Saluton al ĉiuj!
Mi sentas, ke vi deziras kelkajn novaĵojn pri la promesita nova retejo de
Pasporta Servo.
Ekde la komenco de septembro ni duope programas. Ni komencis per forviŝo
de la ĝisnuna laboro kaj ekprogramado sur pli sanaj bazoj:
- Ekuzo de Twitter Bootstrap por rapida dizajno;
- Pli fleksa datumbaza strukturo;
- Malfacila decido nur uzi la anglan ene de la kodaro kaj dokumentaro.
Tio estis necesa por faciligi la kunlaboron kun mia amiko, kaj por limigi
la bus-faktoron. Ĉiukaze, la (uzula surfaco de la) retejo uzos
100-procente nur Esperanton, kompreneble.
La aplikaĵo estas 'uzebla' nun. Eblas aldoni, redakti, serĉi
lokon... Jam estas ileto por malebligi spam-kontan kreadon, de la tipo
mielpoto. Sed restas multe da laboro ĝis la publika beta-versio.
La datumoj ankoraŭ ne estas en la nova datumbazo, sed ni progresas. En
komenco de oktobro la krudaj datumoj verŝajne estos pretaj por la
administrantoj por purigi.
Vi povas sekvi la laboron ĉi tie: https://bitbucket.org/
Mi esperas, ke dum novembro ni malfermos la novan retejon!
Ĝis poste, Baptiste Darthenay (baptiste ĉe darthenay.fr )